Commons:Bonvenon

From Wikimedia Commons, the free media repository
Jump to: navigation, search
Bonveniga pagxo en aliaj lingvoj:

Alemannisch | aragonés | العربية | অসমীয়া | asturianu | Boarisch | беларуская (тарашкевіца)‎ | Bahasa Banjar | български | বাংলা | català | Cymraeg | dansk | Deutsch | Ελληνικά | English | Esperanto | español | euskara | فارسی | français | galego | עברית | hrvatski | magyar | interlingua | Bahasa Indonesia | íslenska | italiano | 日本語 | 한국어 | Lëtzebuergesch | македонски | മലയാളം | олык марий | Plattdüütsch | नेपाली | Nederlands | norsk nynorsk | norsk bokmål | occitan | ਪੰਜਾਬੀ | polski | português | русский | සිංහල | slovenčina  | slovenščina  | српски / srpski  | Basa Sunda  | suomi  | svenska  | Türkçe  | ئۇيغۇرچە / Uyghurche  | українська | татарча/tatarça  | Tiếng Việt  | 粵語 | 中文(简体)‎ | 中文(繁體)‎ | Bân-lâm-gú | +/−

Kio estas la Vikimedia Komunejo?

Vikimedia Komunejo (angle Wikimedia Commons, mallonge: Komunejo) estas libera kolekto de mediaĵoj. Libera signifas, ke la mediaĵojn rajtas uzi ĉiuj homoj (sub certaj kondiĉoj). La mediaĵoj estas precipe bildoj, sed ankaŭ aŭdaj aŭ videaj mediaĵoj. Ili ne estas publikigitaj sub la klasika kopirajto, sed sub liberaj licencoj.

La Komunejo estas unu el la tiel nomataj frataj projektoj de Vikipedio. Tiujn projektojn mastrumas la Fondaĵo Vikimedio. La nomo Komunejo (angle Commons) signifas origine komuna posedaĵo, ekzemple publika paŝejo en vilaĝo.

Komence, oni alŝutis mediaĵojn en la unuopajn lingvajn versiojn de Vikipedio. Se oni ekzemple alŝutis foton en la germanlingvan Vikipedion, tiam oni ne povis simple uzi ĝin ankaŭ en la nederlandlingva Vikipedio. Oni devis alŝuti ĝin ankaŭ al tiu. Tial en septembro 2004 Fondaĵo Vikimedio instalis la Vikimedian Komunejon. Mediaĵojn el la Komunejo oni povas senprobleme uzi en ĉiu ajn lingva versio de Vikipedio, kaj same en la frataj projektoj kiel Vikifontoj aŭ Vikilibroj. Nuntempe la Komunejo enhavas 33,836,221 datenojn kaj 123,862 paĝojn.

Pliajn informojn vi nuntempe povas legi ankoraŭ preskaŭ nur en aliaj lingvoj, kiel la angla.